Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Fremdlingvo en bazlernejo
En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas. Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi muzikinstrumenton. Kvankam por tio ja ankaŭ necesas teoriaj scioj ekz. pri la funkciado de la instrumento, la lernado tamen konsistas ĉefe el ekzercado.
Tiu ekzercado devas okazi sufiĉe ofte kaj ĝi devas okazi longdaŭre. Kaj en muziklernejo sufiĉe baldaŭ okazas la unuaj koncertetoj de la lernantoj, ili prezentas tion kion ili lernis al siaj gepatroj en komuna koncerto. Se ili povas sukcese prezenti ion, tio instigas ilin al daŭrigado de la lernado. Kaj tio ja necesas, ĉar la lerteco ludi muzikinstrumenton sufiĉe rapide malaperas se la lernanto ne regule ekzercas. Multaj gejunuloj pro tio ludas en junulara orkestro kaj tio estas ankaŭ tre bona por ilia socia evoluo. Rilate al lingvolernado tio bedaŭrinde plej ofte ne okazas. La gejunuloj lernas kaj lernas, sed ili dum longa tempo ne povas apliki tion kion ili lernis. Kaj la ekzercado apenaŭ okazas. En la klasĉambro apenaŭ estas okazo por paroli la fremdan lingvon kaj tiel ekzerci ĝin. Kaj hejme la afero aspektas simile. Estas kompreneble diferencoj laŭ la lingva situacio. Se la lernanto povas apliki la lingvon en la ĉiutaga vivo, ĉar estas multaj homoj en la medio kiuj parolas la fremdan lingvon, tiam la lernanto ja havas la eblecon praktiki kaj ekzerci la lingvon. Tio okazas ekzemple en landoj kun malgrandaj lingvoj. Sed en landoj kun granda lingvo, ekz. Germanio kaj Aŭstrio, la propra lingvo estas tiel forta ke oni apenaŭ bezonas fremdan lingvon en la ĉiutago. Sekve precipe la lernantoj en kamparaj regionoj lernas ion en lernejo kion ili ne bezonas resp. eble bezonos nur kiam ili estos plenkreskuloj. Pro tio la komenca entuziasmo pri la lernado de nova lingvo plej ofte sufiĉe rapide lamiĝas kaj la tuta instruado apenaŭ alportas progreson. Tial ofte post 8 jaroj de lernado de ekz. la angla lingvo en gimnazio multaj lernantoj apenaŭ scipovas paroli la lingvon. Por plibonigi tiun situacion oni havis la ideon komenci la instruadon de la unua fremda lingvo jam en la bazlernejo, ĉar dum tiu koncerna aĝo la infanoj pli facile lernas novan lingvon. Tio ja estas vero, sed tio nur validas se la situacio estas tia kiel mi priskribis ĝin por muzikinstrumento. Jam antaŭ 20 jaroj oni enkondukis instruadon de la angla lingvo en la bazlernejo en Aŭstrio. Sed tio nur laŭnome estas instruado. La afero plej ofte limiĝas al kantado de anglalingvaj kantoj. Laŭplane la instruado okazu dum nur 1(!) instruhoro semajne kaj eĉ tio ofte ne okazas. La instruistinoj plej ofte ne estas kapablaj instrui fremdan lingvon kaj nur malbone parolas ĝin. Tion nun finfine oni rimarkis. Sed la ŝtataj instancoj ne scias kion fari. Oni ne povas aŭ ne volas investi pli da mono, ĉar la kostoj ja eksplodus, se oni volus kovri la tutan landon. Tio estas situacio kiu "krias" pri Esperanto. La propedeŭtika instruado de Esperanto en la tria kaj kvara klasoj de bazlernejo havus sencon, ĉar la infano lernus ion pri la funkciado de lingvo kaj tio povus servi kiel fundamento por la lernado de aliaj lingvoj. La kostoj por Esperanto estus konsiderinde malpli altaj, ĉar la instruistinoj povus akiri la necesajn konojn de la lingvo dum sufiĉe mallonga tempo. Niaj Esperanto-institutoj en la diversaj landoj nun havas bonan ŝancon por la prezentado de konceptoj pri la enkonduko de Esperanto kiel propedeŭtika fako en bazlernejoj. La tempo maturiĝis.La grafika gesto de Ludoviko Zamenhof
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Isaraelo
Grafologia analizo de du leterojGrafologio estas konsiderita "pseŭdoscienco", t.e. "instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ sen scienca rigoro". Oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne sur la teksto.
Tiu formo, ankaŭ konsiderante la ligojn inter la literoj, ilian rilatan grandecon en lineo, ktp., donas informojn pri la psikologiaj trajtoj de la skribanto.
La bazoj de grafologio ne estas tute neraciaj, kiel tiuj de astrologio, sed mankas sciencaj pruvoj por apogi ĝiajn konkludojn. Malgraŭ tio, multaj entreprenoj kaj firmaoj uzas ĝin por elekti dungontojn.
Specife rilate al la skribo de Zamenhof oni povus iom ŝerce diri: "Tre ofte estas vere malfacile kompreni lian skribmanieron kaj tio pruvas, ke li estis kuracisto: medicinaj receptoj ja ĉiam aspektas nekompreneblaj!".
Sed pli serioze, jen grafika analizo fare de Alga Vanna Guernieri, konata itala grafoanalisto, de du leteroj de Zamenhof, kiujn mi transkribis per klaraj literoj kaj enmetis ĉi suben. Ŝi estas sekvanto de la grafologia metodo, prilaborita de Girolamo Moretti (1879-1963), skolfondinto en Italujo de originala tekniko de esploro de personeco, kiu, per atenta analizo de la grafika gesto, sukcesas spuri la plej kaŝitajn kialojn, kun iliaj plej profundaj signifoj, kiuj kaŭzas la geston mem.
Letero de Zamenhof el 1906
La analizo de tiu ĉi unua letero, el la jaro 1906, indikas, ke Zamenhof estas persono eksterordinare sentema, akceptema kaj pro tio ankaŭ facile reagokapabla al instigoj. Esence lia inteligenteco estas sagaca, emocie movita de profunda sento kaj granda amo por la homaj estaĵoj (la proksimaj kaj la tuta homaro). Li havas rimarkindajn memoron kaj kapablon asimili kaj lerni. Tamen tio ĉio postulas grandan investon de energioj, des pli, ke li nepre ne kontentiĝas pri la unuaj kontentigaj rezultoj. Persisto, forta volo kaj laboremo permesas al Zamenhof elteni la streĉadon necesan por atingi la plej ambiciajn celojn.
Letero de Zamenhof el 1913En tiu ĉi dua letero, el la jaro 1913, oni rimarkas signifajn ŝanĝojn, tre verŝajne ankaŭ pro la granda streĉiteco de la cirkonstancoj. La 9-a Universala Kongreso okazis inter la 24-a kaj la 31-a de aŭgusto 1913 en Berno (Svislando). Zamenhof skribas el sia germana feriejo en Bad Neuenahr apud Bonno, kie li loĝis en Villa Ernas. Tie li eksciis pri la akcidenta morto de Carlo Bourlet je la 12-a de aŭgusto. Tio devigis lin interrompi la feriojn kaj veturi al la entombigo en Parizo, kie li faris la funebran "Paroladon super la Tombo". Poste li revenis al Bad Neuenahr, kie li skribis la supran leteron, kaj de tie al Berno. Evidente skribita ankoraŭ sub la ŝoko pri la perdo de unu el La grafika plej fidelaj helpantoj, ĝi estas unu el la multaj rutinaj dankleteroj, kiujn Zamenhof devis daŭre skribi en granda hasto kaj sub ega tempa premo.La homa sano povas suferi pro la mensa streĉado necesa por persiste alfronti tiajn situaciojn. Certe ĉe Zamenhof la trankvileco ne loĝas, kvankam, ĉion konsiderinte, li evidentiĝas kiel metodike ordema kaj organizita.Oni scias, ke li estis pasia fumanto kaj ke plurfoje provis ĉesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre verŝajne malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis de malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. La skriba gesto en tiu ĉi dua letero klare montras simptomojn de fizika sufero kaŭzita de la kora malsano, kiu la 14-an de aprilo 1917 mortigis nian majstron.
Kundividi aŭtomobilon
Jen kaj jen ankaŭ enloĝanto de grandurbo bezonas aŭtomobilon, ĉu en la urbo mem, ĉu por veturi ekster la urbon. Por longaj distancoj kaj por uzado dum pli ol unu tago la plej ekonomia solvo estas lui aŭtomobilon. Oni pagas potagan tarifon por la lupreno kaj la benzinon kiun oni konsumas dum la daŭro de la lupreno.
Sed tiu solvo ne taŭgas por enurbaj mallongdistancaj kaj mallongdaŭraj veturadoj per aŭtomobilo. Por tio ekzistas alia sistemo kiun la firmao Daimler-Benz realigis. Ĝi nomiĝas Car2Go kio signifas "Prenu aŭtomobilon kaj forveturu". Tiu sistemo funkcias en multaj grandaj urboj en la tuta mondo, interalie ankaŭ en Vieno.Tie disponeblas 500 malgrandaj aŭtomobiloj de la tipo Smart kiun oni povas tutsimple preni, veturi per ili kaj forlasi kaj parkumi ilin en iu libera publika parkumejo. Kompreneble necesas registriĝi kiel membro. Por membriĝi oni devas prezenti sian kondukpermeson kaj bankokarton kaj tiam oni ricevas membrokarton kiu servas kiel ŝlosilo por la koncernaj aŭtomobiloj.Por trovi liberan aŭtomobilon oni povas aŭ rigardi en la interreto aŭ pli bone en sia kompufono de la tipo iPhone aŭ Android por kiuj ekzistas specialaj aplikaĵetoj.Oni pagas laŭ pominuta tarifo kiu en Vieno estas ekzemple 29 eŭrocendoj aŭ alternative, se oni bezonas la aŭtomobilon dum pli ol unu horo, 12,90 eŭrojn po horo aŭ maksimume 39 eŭrojn po tago. Tio estas proksimume la duono de tio kiom kostas komparebla veturo per taksio.Do oni ne devas zorgi pri propra aŭtomobilo kaj ŝparas multe da mono se oni povas rezigni pri propra veturilo. Necesas nur zorgi ke oni ne kaŭzas damaĝojn ĉe la luprenita aŭtomobilo resp. la uzanto devas kontroli antaŭ ol forveturi ke la aŭtomobilo ne jam havas videblajn damaĝojn.La germana fervoja kompanio DB nun starigas sistemon per kiu oni povas lui aŭtomobilojn kaj por eksterurbaj veturoj kaj por mallongaj enurbaj. Tiel oni plej bone povos kombini vojaĝon per trajno kun aŭtomobila veturado sur la lastaj kilometroj de la vojaĝo.Oni povas nur deziri ke tiuj sistemoj estu sukcesaj. La privataj kaj ŝtataj buĝetoj perdos ŝarĝon kaj ankaŭ la medio ne plu suferos tiom pro la aŭtomobila trafiko.Bambuo enorme kreskas
Preskaŭ senfinaj utiligeblecoj, pozitivaj efikoj je la monda klimato kaj ekonomia ŝanco por la plej malriĉaj landoj de la mondo - jen tion ofertas bambuo se oni konsideras ĝin kruda materialo. Kio ĝis nun nur estis teoria scio kaj eksperimento, tio nun enpenetras pli kaj pli en la praktikon. Bambuo furoros.
La herbaĵo de la superlativo - la plej rapide kreskanta planto kun rekordaj valoroj - se temas pri la enkorpigo de karbondioksido - nun ankaŭ rilate al ĝia ekonomia valoro ricevas laŭdegajn atributojn kiel "verda oro", "super-materialo" kaj "ligno de la 21-a jarcento". De la folio ĝis la trunko la kompleta planto estas transvalorigebla kaj ofertas precipe en Azio kaj Sudameriko - kie oni konsideris en antaŭaj epokoj bambuon kiel herbaĵaĉon - novajn enspezeblecojn.Bambuo estas utiligata jam delonge kaj estas konsiderata parte ankoraŭ hodiaŭ kiel la "ligno de la malriĉuloj". Nur la altateknologia esplorado de la pasintaj jaroj montris la sennombrajn novajn utiligeblecojn por bambuo. El la planto oni povas ricevi krudajn materialojn por la nutraĵindustrio kaj por la tekstilindustrio. Kiel parto de kunligaj laborsubstancoj ĝiaj enkonstrueblecoj ŝajnas esti senfinaj - kiel alternativo al plasto kaj stiroporo kaj ankaŭ kiel konstrumaterialo.La aspektoj pri evolua helpo en malriĉaj landoj ankoraŭ pligravigas la kultivadon de bambuo. La brita radiostacio BBC antaŭ nelonge raportis pri planteja projekto de la firmao EcoPlanet Bamboo http://ecoplanetbamboo.com/ kiu replenigas kun vivo en Nikaragvo senarbigitajn areojn de praarbaro kaj kiu portas samtempe laborlokojn en regionon kie ĝis nun tute mankis laboreblecoj. La financado de la plantejo okazas per bambuo-fonduso kiu promesas al la investantoj ĉiujarajn rentumojn de ĝis 33 procentoj. La mono estos ligita dum 15 jaroj kaj la investopago sumiĝas je 38.000 €.La promesitaj altegaj rentumoj ne ŝajnas esti troigitaj. Laŭ indiko de la Monda Bambuo-Organizo la bambua merkato jam nun pezas 7,5 miliardojn da eŭroj. Dum la venontaj kvin jaroj tiu nombro verŝajne duobliĝos. Laŭ interkonsentata takso la kultivado de bambuo prezentas jam nun vivobazon por 1,5 miliardoj da homoj.La antaŭvidebla sukceso tamen ankaŭ ŝanĝos la kadrajn kondiĉojn por la kultivado de bambuo. Nun ankoraŭ plej multaj plantejoj de bambuo estas en la manoj de lokaj malgrandaj entreprenistoj kaj lokaj etnaj grupoj, sed nun tiun kampon enpenetras kiel konkurantoj pli kaj pli da puraj entreprenistoj. Daŭrigebla kultivado kaj justa salajrado eble do baldaŭ denove apartenos al pasinteco.La kultivantoj de bambuo pro la eksplodanta demando devas aliri novan terenon. Vere neniu scias kiujn problemojn vide al la batalo kontraŭ damaĝantaj bestetoj aperos ĉe plantejoj de bambuo en monokulturo. Kaj ne estas certe ĉu la posedantoj de la plantejoj rezistos la logon de tro rapida profito. La rikolto de bambuo ideale devus okazi ĉiam post 4 aŭ 5 jaroj, sed eblas rikolti ankaŭ jam post unu jaro - sed kun gravaj konsekvencoj por grundo kaj plantoj.La granda ludisto en la bambua ekonomio nun jam klare estas Ĉinio. La lando jam nun distancigas aliajn kiel liveranto de bambuo kaj profitas de la novaj eltrovoj de aliaj. Kaj nun unue la kultivado de bambuo ofertas la eblecon ne devi respekti iujn ajn limojn. La furoro de bambuo por la mondo tutsimple alvenis tro rapide. Regulojn por daŭrigebla kultivado oni ankoraŭ vane serĉas ĉirkaŭ la terglobo.Dulingveco trejnas la aŭdkapablon
Dulingvaj adoleskuloj laŭŝajne kapablas pli bone distingi paroladon disde ĝenaj bruoj. Ĉe tiurilata testo dulingvaj gejunuloj tute facile superis unulingve edukitajn samaĝulojn.
Kiu kiel infano lernas du lingvojn ne nur povas komprenigi sin pli bone, sed plibonigas ankaŭ sian aŭdkapablon: Laŭ aktuala studaĵo dulingvaj homoj kapablas pli facile distingi silabon disde ĝenaj bruoj. Dulingvaj gejunuloj povis en eksperimento elaŭdi pli bone la silabon "da" el tohuvabohuo de muziko kaj voĉoj ol samaĝuloj kiuj regis nur unu lingvon.Tiu kapablo superas la ĝis nun konatajn efikojn de dulingveco: Ĝi baziĝas sur pli efika prilaborado de sonoj en la cerba kerno kiu estas la plej primitiva parto de la homa cerbo. Ĝis nun oni konis tiajn profundajn adaptiĝojn de la aŭdkapablo nur ĉe profesiaj muzikistoj.Laŭ la studestrino Nina Kraus de la universitato en Evanston "dulingvaj homoj estas naturaj ĵonglistoj". La defio ekkoni kaj distingi jam de la infanaĝo du lingvojn, evidente faras la cerbon pli atenta pri ĉiuj lingve tipaj impulsoj. "La dulingveco tiel akcelas la kapablon ĝenerale elfiltri la sonon de la homa lingvo el la medio kaj ignori malgravan bruon", ŝi diras.La esploristoj de la studaĵo esploris la aŭdkapablon de 23 dulingve (angle, hispane) plenkreskintaj gejunuloj kaj de 25 gejunuloj kiuj parolas nur la anglan. En la unua parto de la testo la testantoj aŭdis en la kapaŭskultilo pli ol 6000-foje je malsamaj intervaloj la parolatan silabon "da". Helpe de elektrodoj fiksitaj sur la kapo la esploristoj registris la tipan cerban oscilogramon de la pli primitivaj areoj de la cerbo kiuj kunagas en la aŭdado.En la esenca testo la esploristoj plurfoje sonigis tiun silabon - foje sen ĝenaj bruoj, foje meze de senorda voĉaro de viraj kaj virinaj parolantoj, kiuj senorde diris sensencajn anglajn frazojn. Per la elektrodoj ili registris kiel ofte kaj bone la esplorataj cerbaj areoj reagis sub tiuj malfavoraj cirkonstancoj je la silabo "da"."La cerba kerno de la dulingvaj gejunuloj reagis pli signife al la ŝlosila impulso en formo de silabo", raportas Kraus kaj ŝiaj kolegoj. Tiu diferenco estis tre signifa dum la senorda voĉaro. "La pli granda sperto kun diversaj sonoj faris la aŭdsistemon de la dulingvuloj pli efika, pli fokusema kaj pli fleksebla, ĝi laboras pli bone precipe sub malfavoraj cirkonstancoj", klarigas la esploristino.Naĝado de beboj
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.
Preskaŭ ĉiuj publikaj naĝejoj kiuj funkcias dum la tuta jaro ofertas kursojn por bebonaĝado. Ili priskribas sian oferton ekzemple jene:----
Bebonaĝado por beboj inter 2 monatoj kaj 3 jaroj.
Ju pli frue oni komencas per la bebonaĝado des pli rapide la beboj refamiliariĝas kun la elemento akvo.Ludo kaj ĝojo, ekzercoj taŭgaj por infanoj en tiu aĝo helpas al via infano dum sia evoluo. La beboj lernas moviĝi sub akvo laŭeble frue.Gepatroj ricevas instigojn por memstara ekzercado kun la bebo kaj ili akcelas per la bebonaĝado
- la motorikan evoluon
- la trejnadon de ekvilibro
- la memfidon
- la plifortigon de la muskoloj kaj de la spirorganoj
- la stimulon de la cirkulado de sangode sia bebo.
---
La bebonaĝado ekaperis dum la 1970-aj jaroj. Oni rimarkis ke beboj en akvo faras serpentumantajn movojn kaj oni interpretis tion kiel naĝaj movoj. Kiel fetoj la beboj ja kreskis kvazaŭ sub akvo kaj do la medio akvo ne estas fremda al ili. Do ili facile kaj sentime subakviĝas dum la bebonaĝado en taŭga baseno.Nome la akvo en la baseno devas esti taŭga por bebonaĝado. Ĝi devas esti laŭnorme filtrita kaj la temperaturo devas esti inter 32-34 gradoj Celsiuso, depende de la aĝo de la beboj. Ju pli junaj la beboj, des pli varma estu la akvo. La temperaturo de la aero ne estu sub 30 gradoj. La profundeco en la baseno estu inter 100 ĝis 140 centimetroj.Principe bebonaĝado jam eblas ekde la sesa vivosemajno. Suĉinfanoj posedas spirprotektan reagon kiu helpas al ili sendanĝere naĝi subakve. Tiu protekta reago perdiĝas inter la tria ĝis sesa vivomonato.La bebonaĝado certe ne estas io vivnecesa. Ĝi estas signo de bona vivo, kaj por la bebo kaj por la gepatroj. La kostoj por tio ja ankaŭ ne estas neglektindaj. Ĉiukaze ĝi estas tre rekomendinda, ĉar ĝi akcelas feliĉon kaj socian harmonion.
Rankvarteto (de Julio Baghy)
Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo
RANKVARTETO
de Julio BAGHY (1891-1967)
Sub tegmento staris kuvo
dum somera densa pluvo;
sed tegmento baris pluvon;
pluvo falis apud kuvon.
Ĉar el pluvo kuv' ne havis,
pro l'soifo ranoj kvakis:
Kvavak kvavak kvak kvak
AKVA KUVO, AKVA KAVO
KVAK KVAK KVAK
KVAKAS NI AL AKVOAVO
KVAK KVAK KVAK
kvar kvakantoj kvardekvoĉe
kvartet-vakas plenriproĉe
pro mankhav' de l'kava kuvo
en la akvokuv' sen pluvo
KVAK KVAK KVAK !!!
Kvavak kvavak kvak kvak
KAVA KUVO VANE VAKAS
KVAK KVAK KVAK
KVANKAM NI POR PLUVO KVAKAS
KVAK KVAK KVAK
kvodlibet' * de ĥor' kvakanta
en la kuva kav' vakanta
kvakas kvere: AKVOAVO,
AKVON AL LA KUVOKAVO
KVAK KVAK KVAK !!!
Tio pruvas: se dum pluvo
staras sub tegment' la kuvo,
ranoj vane kvaki povas,
se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel ranoj,
karaj gesamideanoj !
Flugi kaj spekti realtempan panoramon senriske
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Pilotado laŭ "plena merĝigo"
Je la komenco de marto, tuj post la apero de mia sonartikolo "Piloti aviadilon senriske", memorigis al mi la brazila samideano Lincol Cid pri alia metodo flugi kaj spekti panoramojn preskaŭ senriske. Tute ne temas pri perkomputila flugsimulado super virtualaj mapoj sed pri realtempa fizike reala flugado de... la homa vidpovo! La difino de tiu ĉi ŝatokupo, nomata angle "First-Person View" (FPV), kiel "Pilotado Laŭ Plena Merĝigo" (PLPM) estas la rezulto de diskutado inter amatoroj de tiu sporta fako post la formeto de la terminoj "virtuala pilotado" aŭ "pilotado per video", kiuj tro rilatus al perkomputila flugsimulado. PLPM estas tekniko por pilotado de radioregata aviadilmodelo el la vidpunkto kaj perspektivo de piloto, kvazaŭ li persone troviĝus en la sama situacio ene de pilotkajuto de reala aviadilo. Por tion efektivigi oni instalas sur radioregata aviadilmodelo videokameraon kaj analogan televidan radiodissendilon (vidu la supran foton no. 1), kiuj elsendas realtempan videosignalon al surtera piloto. Li povas realtempe spekti la videan elsendon sur ekrano aŭ pli komforte en specialaj okulvitroj (vidu la supran foton no. 2) sen eĉ vidi la aviadilmodelon mem. Tial, ĝi povas flugi tre malproksime kaj la distanco estas limigita nur fare de la kapablo de radioregilo kaj videodissendilo. La nuna mondrekordo estas 70,8 km. atingita per glisilmodelo. Oni ankaŭ povas montri sur la ekrano (vidu la supran foton no. 3) la datumojn pri la navigado helpe de la "tuttera pozicitrova sistemo", angle "Global Positioning System (GPS), kaj instali "aŭtomatan piloton", kiu kapablas rekonduki hejmen la aviadilmodelon, se la regadsignaloj ne plu atingas ĝin. La ebleco por tiaj aviadilmodeloj flugi ege trans la vida kontakto kun la surtera piloto kaj je granda altitudo, vekis kelkajn maltrankvilojn pri la fluga sekureco rilate al riskoj de kolizioj kun veraj aviadiloj aŭ de eblaj danĝeroj por homoj kaj posedaĵoj surtere. Pro tio kelkaj naciaj aviadaj aŭtoritatoj limigas aŭ tute malpermesas la flugadon de tiaj aviadilmodeloj. En Anglujo tiuj, kiuj volas praktiki tiun ŝatokupon devas esti membroj de ŝtate rekonata asocio kaj flugigi iliajn aviadilmodelojn sub la vida kontrolo de deviga oficiala kontrolisto. En Usono, ne ekzistas devigaj reguloj aŭ leĝoj, kiuj limigas PLPM-flugadon, tamen la regularo de Amatora Aviomodela Asocio tre severe limigas ĝin, tial multnombraj PLPM-amatoroj praktikas ĝin pirate. Simila situacio ekzistas en aliaj landoj de la amerika kontinento. Malgraŭ tio, ĝis nun oni ne raportis pri iu grava vundo aŭ damaĝo kaŭzita fare de tia aviadilmodelo, kiu frakasiĝis surteren pro la perdo de videa regadsignalo. Ĝenerale temas pri tre malpezaj aviadilmodeloj, kiujn oni ne flugigas super loĝataj areoj aŭ je altitudo, kie troviĝas veraj aviadiloj kaj uzantaj la aŭtopilotan "reveno-hejmen"-kapablon kaze de perdo de signalo. Tiaj antaŭrimedoj efike certigas, ke PLPM-flugoj povas okazi sekure kaj eĉ la risko perdi la aviadilmodelon fariĝas tre malgranda. Se vi deziras persone sperti la emociojn de "pilotado laŭ plena merĝigo", danke al Emilio Cid, vi povas spekti la jenan filmeton el San-Paŭlo (Brazilo):Aŭskultado unualoke
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Komuna, universala saĝo instruas, ke prudentaj homoj unue aŭskultu, due pensu kaj nur trie parolu. Se tiun simplan regulon oni sekvus, multajn miskomprenojn kaj kverelojn oni evitus. Koncerne lingvolernadon, verŝajne ĝi same validas. Ĉi tiu penso revenis en mian menson dum ĵusa virtuala vizito al la bonega interreta paĝaro edukado.net. Plej varmaj laŭdoj ĉi tie ne sufiĉus por digne esprimi la grandegan valoron de tiu retejo, kiu funkcias precipe pro la kompetenta, inteligenta kaj senlaca laborado de la hungara aktivulino Katalin Kovats. Temas pri tute realisma, praktika iniciato por firmigi Esperanton laŭ pedagogia vojo kaj ĝian sukceson atestas la fakto, ke edukado.net ĵus atingis la nombron de 2500 aliĝintoj.
Dum mia virtuala vizito, antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis filmeton, kiu fakte estas duonhora prelego de S-ino Katalin pri edukado de sia multlingva fileto Marteno. La tuta prelego, klare kaj didaktike konstruita, enhavas amason da pensigaj informoj kaj analizoj, kaj mi forte rekomendas, ke vi aŭskultu ĝin en la sekcio ‘filmetoj’. La hejma situacio estis tre interesa kaj neordinara, ĉar la knabo parolis la hungaran lingvon kun sia patrino, la francan kun sia patro kaj la nederlandan ĉe lernejo. Siavice, la gepatroj parolis en Esperanto inter si, kaj tion la infano ofte aŭskultis, sed li mem neniam parolis en Esperanto. Je granda surprizo, kiam la gepatroj unuafoje alportis Martenon en Esperantistan eventon, tute neatendite montriĝis, ke li povas flue paroli en Esperanto kun alilingvanoj, kiam necese! Klare pruviĝis, ke eblas alproprigi lingvon per simpla aŭskultado. Ĉu tio estas miriga novaĵo? Tute ne, male. Efektive, ni ĉiuj lernis nian gepatran lingvon per simpla aŭskultado, dum niaj patrinoj donadis al ni suĉbotelojn kaj ŝanĝis niajn vindojn. Ni ĉiuj devis atente aŭskulti la gepatrojn dum pli ol unu jaro, por posta ekparolado. Ĉu oni povus elpensi pli naturan metodon por akirado de lingvo? Vi jam antaŭscias, kien mi volas atingi: ke nia Esperanta RetRadio proponas ĝustan rimedon. Kompreneble, ĉar ni (bedaŭrinde) jam ne estas infanoj, por plej altgrada profito de niaj sonartikoloj, progresemuloj devus sekvi la jenajn paŝojn:- unue,legi kaj bone kompreni la tekston, se necese konsultante vortaron;
- due, aŭskulti kaj samtempe legi la artikolon;
- laste, klopodi kompreni la artikolon rekte, sen legado. Tio verŝajne postulus ĉiutage duonhoran studon, sed la progreso en lingvoregado estus certa. De ni, produktantoj de la artikoloj, oni esperas uzadon de simpla Esperanto, sen nenecesaj neologismoj kaj komplikaj frazkonstruoj. Ni devas elekti variajn, klerigajn kaj bonhumorajn temojn de ĝenerala intereso, tiel ke ankaŭ spertaj, jam fluaj uzantoj de nia lingvo povu ĝui nian materialon. Kaj kompreneble prezenti la tuton per klara, internacieca elparolo kaj teknike akceptebla sonregistrado. Miaflanke, mi estas preta kore akcepti kritikojn, se mi devojiĝos de tiaj rekomendoj. Al mi ŝajnas, ke la celoj de edukado.net kaj Esperanta RetRadio parte kongruas, kaj estus tre bele, se inter tiuj du agadoj stariĝus profita kunlaboro. Nun, mi estas preta aŭskulti vian opinion, karaj geaŭskultantoj.
Ni loĝas en la Triurbo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
Gdansko, Sopoto kaj Gdinio (Gdańsk, Sopot, Gdynia) estas tri urboj, kiuj kreas komunan organismon. Ili kuŝas ĉe la pola marbordo de Baltiko apud la Gdanska Golfo kaj superas la areon da 400 kvadrataj kilometroj. La naturo montriĝis tre malavara por tiu ĉi akro da pola tero, pridonacinte ĝin per tre ĉarma kaj varia pejzaĝo. Ni havas ĉi tie malaltaĵajn terenojn de la elfluo de la ĉefa pola rivero Vistulo. T.n. Kaŝubia Altaĵo estas tereno kvazaŭ submontara. Kreas ĝin allogaj forme morenaj altaĵoj kaj belegaj, flave sablaj marbordoj kaj eĉ dunoj. Sur signifa parto de la tereno kreskas arbaroj, ofte sur la morenaj altaĵoj. Inter folihavaj kaj pinglofoliaj arboj oni fondis multajn naturrezervejojn. T.n. Rapida Urba Fervojo ebligas lertan translokiĝadon tiuterene. Laŭvice la Metropola Ligo Komunikada de la Gdanska Golfo vendas specialajn biletojn, kiuj validas krome en lokaj aŭtobusoj. (legis Maria Litwiniak)
Gdansko estas la plej granda urbo de la norda Pollando. Ĝi havas sian miljaran historion. Troviĝas ĉi tie majestaj antikvaĵoj de arkitekturo. Sur 262 kvadrataj kilometroj loĝas 470 mil loĝantoj. Ĝi estas la plej granda pola mara haveno kaj grava kultura centro. La antikva, centra parto de la urbo, estas vizitinda kaj admirinda dum la tuta jaro. Ĝi estas superbela promenejo tra diversaj ĉarmaj kaj iom misteraj stratoj kaj stratetoj, placoj kaj foirejoj. Oni povas admiri ĉi tie plurajn renesancajn brikdomojn, preĝejojn kaj foirplacojn. Promenoj laŭ la riverbordo - ŝajne la plej fame konata loko de la urbo estas tre ŝatataj de ciuj. Ĉie oni sentas iaman intense pulsantan vivon kaj povas rimarki spurojn de ofte tempesta historio. Pro la hodiaŭa aspekto malfacilas imagi, ke la Malnova Urbo estis preskaŭ tutece detruita dum la Dua Mondmilito. Eĉ por multaj lokanoj promenoj ĉi tie estas ĉiufoje freŝa travivaĵo. (legis Anna Dobkowicz)
Gdinio estas la plej nova parto de la Triurbo. Ĝi havas 252 mil loĝantojn kaj la surfacon da 135 kvadrataj kilometroj. Manko de antikvaĵoj rekompencas albordiĝintaj en la haveno ŝipoj, interesa modernisma arkitekturo kaj belegaj ĉebordaj naturrezervejoj. Pluraj konstruaĵoj devenas el la periodo de la kreiĝo de la urbo. La 86-jara Gdynia estis iam malgranda fiŝkaptista vilaĝo, sed hodiaŭ rapide disvolviĝas kaj havas vere eŭropajn aspirojn. Verdire ĝi estas centro, de kie oni povas facile atingi la bonfaron de civilizacio kaj trankviligan spiron de la naturo kiel la maro, lagoj, torentoj, arbaroj, herbejoj, kulturitaj kampoj, montetoj, birdoj kaj sovaĝe vivantaj bestoj. Vizitu la retejon de Gdinio en Esperanto:
http://www.gdynia.pl/esp/gdynia/in/panorama/pictures/?page=1&id=418
(legis Maria Markowska)
Sopoto nomata "perlo de Baltiko" aŭ "somera ĉefurbo de Pollando" okupas apenaŭ 17,3 kvadratajn kilometrojn da surfaco kaj havas 42 mil loĝantojn. Tiu ĉi malgrandeco donas al la urbo iom ĉambran karakteron, tamen ĝi ludas la rolon de ripozloko por amaso da polaj kaj eksterlandaj gastoj ĉefe somere, sed ankaŭ tutjare. Promenante laŭ la fama Monte Cassino-stratpromenejo oni facile atingas same faman Sopotan kajon. Ambaŭflanke de ĝi etendiĝas helsablaj bordoj de la meza parto de la Gdanska Golfo. Proksime troviĝas ankaŭ ripoz- kaj kuracobjektoj, laŭborda promenadejo kaj ampleksa parko. En la urbo, inter verdaĵo, oni povas admiri belajn malnovajn kaj novajn domojn, aĉeteblajn prefere por la plej riĉaj. (legis Stanisława Ryckowska) Jen ankoraŭ filmeto kun kelkaj klubanoj de Andreohttp://www.ipernity.com/doc/amikogdynia/12705308/
Homeopatio efikas kaj helpas ŝpari
Ĉu vi konas la malgrandajn blankajn globetojn kiujn vi povas aĉeti en apoteko por kuraci diversajn malsanojn aŭ vundiĝojn? Temas pri homeopatiaj medikamentoj kiuj simile kiel en aliaj landoj en Aŭstrio estas tre popularaj. Jam 43 procentoj de la aŭstroj preferas tiun kuracmetodon, dum 56 procentoj ŝatas medikamentojn laŭ la scienca medicino. Inter la uzantoj de homeopatiaj medikamentoj 63 procentoj estas virinoj.
Ĉefe familioj kun etaj infanoj kaj lernejaj infanoj prenas tiujn medikamentojn. La plej granda avantaĝo de la homeopatio estas la foresto de flankaj efikoj. La plej oftaj aplikoj okazas ĉe leĝeraj malvarmumoj kaj tusado kaj nazkataro, sed eĉ vundiĝoj kiel distordoj de artikoj estas kuracataj per tiuj medikamentoj. En Aŭstrio homeopatiaj kuracistoj ĉiam estas sciencaj kuracistoj kiuj kromstudis dum 3 jaroj. Homeopatio estas invento de la germana kuracisto Samuel Hahnemann kiu eltrovis tiun alternativan kuracmetodon antaŭ 200 jaroj. Laŭ la instruo de Hahnemann paciento estu kuracata precize per tiu efiksubstanco kiu provokas ĉe sanaj homoj la samajn simptomojn. Do se paciento havas febron, la homeopato serĉas substancon kiu ĉe sanuloj kondukas al apero de febro. Tiu substanco tiam estas diluita plurfoje ĝis eĉ ne molekulo de la efiksubstanco estas trovebla. Ke tia medikamento vere povas helpi en la kuracado de malsanoj, tion tutsimple malkredas natursciencistoj kiuj nomas ĝin superstiĉo. Homeopatoj aliflanke estas konvinkitaj ke akvo havas memoron kaj tial laŭ ili la homeopatio funkcias. En la medicino validas jena principo: "Kiu sanigas, tiu pravas". Kaj homeopatio sanigas, sendepende ĉu la efiksubstancoj kaŭzas tion aŭ ĉu nur la kredo de la paciento pri la pozitiva saniga efiko de la malgrandaj globetoj atingas tion. Kaj la kredo je saniĝo ĉiukaze estas tre grava por ĉiu terapio. La metodo krome havas ekonomian avantaĝon: Pacientoj kiuj ricevas homeopatian kuracadon kostas je 25 procentoj malpli ol aliaj pacientoj. Do homeopatio helpas haltigi la eksplodon de la kostoj en la medicina sektoro kaj tio helpas sanigi la buĝetojn de la malsan-asekuroj. Tiel homeopatio daŭre restos nemalhavebla.Poŝtelefonoj por maljunuloj
Antaŭ 6 jaroj Albert Fellner konstruis poŝtelefonon por sia altaĝa patrino. Intertempe la familia entrepreno "Emporia" en Linz, Supra Aŭstrio, vendas ĉiujare 1 milionon da poŝtelefonoj por maljunuloj en 30 landoj.
Albert Fellner ŝuldas la ideon pri la speciala poŝtelefono al sia patrino. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri fikslineaj telefonoj kaj pri alvok-respondiloj. Kiel teknikisto li ofertis servon ĉirkaŭ telekomunikado. La poŝtelefono servis al li ĝis la jaro 2006 nur kiel rimedo por tiu celo. Sed unu tagon li ne plu volis daŭre reagordi la poŝtelefonon de sia patrino. Li konstatis ke la problemo ne estis lia patrino sed la poŝtelefono. Tial li promesis: "Mi konstruos nun poŝtelefonon al vi, panjo!" Tiu poŝtelefono estis alia ol la tradiciaj. Ĝi kapablis kompare kun la aliaj nur malmulte: Telefonadi kaj sendi mesaĝetojn, ne pli. Aliflanke ĝi havis grandan ekraneton, grandan skribon, grandajn klavojn kaj tre simplan manipuladon. Rapide Albert Fellner komprenis ke li per tio ne nur komplezis al sia patrino, sed multe pli al si mem. La poŝtelefono por maljunuloj el Linz ekkonkeris la mondon. Antaŭ nelonge Fellner estis kune kun sia edzino kaj kunposedantino en la sudĉina urbo Ŝenĝen. Tie oni kunmuntas la poŝtelefonojn de la marko Emporia. Evelyn Pupeter-Fellner rakontas ke origine oni provis produkti la poŝtelefonojn en Eŭropo. Sed en Ĉinio la produktado de unu peco kostas 3 eŭrojn, dum en Eŭropo tio kostas 30 eŭrojn. Kaj intertempe ne nur temas pri la produktokostoj. La kunposedantino plendas ankaŭ ke malfacilas varbi softvarajn specialistojn. Ankaŭ tio eblas en Ĉinio pli facile kaj decide pli kostofavore ol en Aŭstrio. El la simpla poŝtelefono fariĝis nun jam altevoluinta aparato. Anstataŭ interretaj aplikaĵoj en la aparato kaŝiĝas nevidebla savanĝelo. Nome Emporia kunliveras ampleksan sekurecpakaĵon kune kun la poŝtelefono. "Oni ebligu al la homoj, vivi en la propra hejmo laŭeble longe", diras Evelyn Pupeter-Fellner. La poŝtelefono disponas pri klavo por voki helpon. Se oni premas ĝin, la alvoko iras aŭ al parencoj aŭ rekte al helporganizo. Kompreneble la poŝtelefono estas lokigebla punktoprecize per GPS. En Germanio Emporia kunlaboras kun la Ruĝa Kruco. Tie la helpantoj ne nur ricevas la alvokojn por urĝa helpo, sed se sensoro en la poŝtelefono registras skuiĝon kaj poste ne plu registras moviĝon, la aparato vokas alarmon. Tio ja povus indiki ke la persono falis. Se la poŝtelefono ne estas uzata dum certa tempo, ankaŭ en tiu kazo venas alvoko de helporganizo. Kaj kelkfoje la helpantoj en la fono alvokas nur por memorigi la klientojn reŝargi la poŝtelefonon antaŭ ol la baterio estus komplete malplena. En la multlingva retpaĝaro vi trovos pli da informoj pri la poŝtelefonoj de Emporia. http://www.emporia.at/home/Pli da daŭrigantoj
Kompare kun la antaŭaj jardekoj nun en la epoko de la interreto ne plu estas problemo atentigi pri Esperanto. Necesas nur inteligente fari tion. Oni povas ekzemple koncentriĝi je diversaj celgrupoj. Kaj ankaŭ la enhavo de la varba mesaĝo devas esti taŭga por allogi homojn. El tiuj kiuj atentiĝas pri Esperanto certa parto havas intereson alproksimiĝi al la lingvo, plej ofte pro scivolemo. El tiuj interesuloj certa parto eklernas la lingvon, hodiaŭ plej ofte en la interreto ekz. ĉe lernu.net.
Ĝis tiu punkto tio sufiĉe bone funkcias. Sed kio sekvas poste? Ĝis kiu grado la homoj ellernas la lingvon? Kiom da homoj rezignas pri plua okupiĝado pri Esperanto? Alivorte dirite: Post la fazo de la lingvolernado venas kriza fazo, nome la fazo de daŭrigado sen praktika aplikado de la lingvo ie en Esperantujo. Kiel eblas teni la intereson de tiuj homoj kaj instigi ilin al plua lernado? Ni devas konscii ke granda parto ĉiukaze rezignos pri daŭrigado ĉar unuflanke la kapabloj mem lerni la lingvon ĝis supra nivelo estas tro limigitaj kaj aliflanke la praktikaj avantaĝoj estas tro nebulecaj. Sed perdi tiajn homojn estas elteneble. Ni ja bezonas homojn kiuj regas la lingvon tiel bone ke ili kapablas esprimi sin per kompletaj frazoj en Esperanto kaj ke ili regas la akuzativon kaj scipovas tajpi supersignitajn literojn. Kaj gravegas ke ili entute kapablu paroli la lingvon kun bona prononco. Ĉio tio ne falas de la ĉielo sed postulas persiston en la okupiĝo pri la lernado de la lingvo kaj la perfektiĝado en ĝi. La solvo povas nur veni el la interreto, ĉar plej multaj novaj E-parolantoj ne havas kontakton kun iu loka E-grupo kaj ofte eĉ ne estas konsilinde peri kontakton al loka grupo ĉar tio povus forpeli la interesulon. Do la oferto pri eblecoj praktiki la lingvon pere de la interreto devas esti laŭeble vasta kaj altkvalita. Tio koncernas kaj la lingvan nivelon kaj la nivelon de la prezentataj enhavoj. Plej grava estas la parolado de la lingvo: Ju pli da voĉoj aŭdiĝas des pli da homoj restas daŭrigantoj. La fokuso de nia agado devas direktiĝi al tiu tasko: oferti pli da parolado en Esperanto por teni pli da homoj ĉe nia lingvo. La Esperanta Retradio estas fidinda provizanto de bonaj paroladoj en Esperanto. Kaj tiu oferto certe ne estas tro. Ni bezonas pli da parolado por havi pli da daŭrigantoj.Kreskas la konsumo de oranĝa suko
Kvankam mia kutima trinkaĵo estas pomsuko kun mineralakvo mi ankaŭ tre ŝatas oranĝan sukon. Mi trinkas ĝin precipe matene kun iom da varma akvo kaj kun kulerpinta kvanto da vitamino C-pulvoro. Ĉar la prezo de oranĝa suko ĉiam estas pli alta ol tiu de pomsuko mi atentas pri tiu prezo kaj ĉiam kaptas la okazon por provizi min per bela stoko da oranĝa suko el specialaj ofertoj.
Dum la pasinta jaro la prezo estis sufiĉe alta kaj mi supozis ke eble ie la rikolto ne estis bona kaj ke pli da homoj ekz. en orienta Eŭropo aŭ en Ĉinio aĉetas pli da oranĝa suko tiel ke ĝi malabundiĝas sur la merkato. Kaj nun mi povis legi informojn pri la merkata situacio: Estas tri firmaoj el Brazilo kiuj disponas pri 80 procentoj de la oferto sur la monda eksporta merkato. En Brazilo kreskas 60 procentoj de la tutmonde rikoltitaj oranĝoj: 30 procentoj kreskas en Usono, sed la usonanoj konsumas eĉ pli ol ili mem produktas kaj tial ili mem devas importi oranĝojn resp. oranĝosukan koncentraĵon el Brazilo. Por produkti 100-procentan sukon oni aldonas al unu porcio da koncentraĵo 5,6 porciojn da akvo. Pasintjare la rikolto en Brazilo estis malbona, dum por ĉi tiu jaro oni atendas tie bonan rikolton. La nova rikolto almerkatiĝos dum julio. La prezojn oni fiksas ĉiam por unu jaro. Mi vere miras ke la monda oranĝa merkato estas tiel forte regata de brazilaj firmaoj. Mi pensis ke ankaŭ sudeŭropaj landoj kiel Grekio, Italio kaj Hispanio povus esti eksportantoj de oranĝoj resp. de oranĝosuka koncentraĵo. Nome en niaj vendejoj aĉeteblas oranĝoj kiuj venas el diversaj landoj, ekz. ankaŭ el Israelo. Sed verŝajne la prezo por oranĝoj el tiuj landoj estas multe pli alta kaj tial oni ofertas nur la kompletajn fruktojn kaj ne produktas grandkvante oranĝosukan koncentraĵon. Ĉiukaze pli kaj pli da homoj trinkas oranĝosukon, precipe en landoj kie la loĝantaro forte kreskas, kiel Hindio kaj Ĉinio, kaj tio sentiĝas en la monda merkato. Do mi ne estas optimisma ke la prezo por oranĝa suko restos stabila, sed ke ĝi plialtiĝos kiel jam okazis por aliaj nutraĵoj. Aliflanke tio estas ŝanco por malpli grandaj produktantoj de oranĝoj. Ili povus fariĝi kunagantoj en tiu merkato. Mi pensas precipe pri Grekio kie la ekonomio devas resaniĝi. Tiu resaniĝo apenaŭ povas veni de la industrio sed ĝi devas veni el la agrikulturo kun industria prilaborado de la agrikulturaj produktoj. Ambaŭ povas profiti: Kaj la konsumantoj kaj la produktantoj de oranĝoj. Espereble la merkataj mekanismoj reguligos tion.





