Esperanta Retradio
Anton Oberndorfer

Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.

Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.

Serĉu

February 18th, 10:00am 1 comment

Belega ekspozicio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

(download)
(download)

Modernaj muzeaj ekspozicioj estas bonegaj klerigaj rimedoj. Antaŭ kelkaj tagoj inaŭguriĝis en la Art-Muzeo de San-Paŭlo, Brazilo, unu el tiaj majestaj ekspozicioj. Kiel parto de la ĉi-jara “Momento Brazilo-Italujo”, oni alportis en la urbon mirindan kolekton sub la titolo “Romo – la vivo kaj la imperiestroj”. Sub organizo de la florenca profesoro Guido Clemente, sub aŭspicio de pluraj firmoj, oni venigis 370 objektojn kaj artaĵojn el italaj muzeoj. Unuafoje tiaspeca kolekto venas al ni. Ili estas grandaj, belaj marmoraj skulptaĵoj, kiuj montras imperiestrojn, popolanojn, soldatojn kaj diojn; granda kvanto da fingroringoj, juveloj, laboriloj, kolĉenoj, moneroj, hejtiloj, domornamaĵoj, ĉerkoj, altaroj, k.t.p..

Trairante la koridorojn de la granda muzea ĉambro, oni kvazaŭ plonĝas en la vivon de la ĉefurbo de tiu granda antikva imperio. Murtabuloj kaj komputilaj ekranoj montras kaj priskribas la tiutempan civilizacion, la morojn, la vivmanieron, la kredojn, la socian strukturon. Se oni sukcesas legi ĉion, tiam oni ricevas vere ampleksan lecionon pri Historio. La sinsekvo de la vico finiĝas per pentritaj muroj de Pompeja domo, nekredeble restaŭritaj.

Per tia kapturna eniro en antikvan scenejon, oni ekscias plurajn kuriozajn detalojn:

- la imperio ne estis regado de unu popolo super ĉiuj aliaj, sed fandiĝo de kulturoj, tiel ke provincanoj adoptis la vivstilon de romanoj kaj romanoj tiun de venkitoj;

- riĉeco estis privilegio de malmultaj homoj, la socia strukturo havis striktan hierarkion, kaj ne facile oni povis atingi pli altan socian nivelon;

- komercado estis tre aktiva, unu sola mono validis en la Mediteranea regiono – tiutempe tiu estis la “monda ekonomio”;

- Julio Cezaro, la granda lasta konkerinto, estingis la respublikon kaj restarigis la imperion; sekvis plifortigo de religiaj valoroj, urbigado de grandaj regionoj, poste lukso, ekstravagancoj kaj krueleco;

- Imperiestro Septimius Severus estis afrikano;
- Romanoj kutimis kuŝi sur speco de divanoj, dum ili manĝis;
- la urbo estis tre malluma, ĉar oleolampoj kaj torĉoj apenaŭ sufiĉis, dumnokte;
- la tiama itala vino estis tre malbongusta, kompare kun la nuntempa;
- egiptaj dioj estis asimilitaj en la Roman religion (unu el la plej belaj statuoj en la tuta ekspozicio estas tiu de Iziso, el blanka kaj nigra marmoroj).

La ekspozicio pri Romo en San-Paŭlo estas efektive grandioza okazo por kultura akiro. En la butiko de la muzeo eblas aĉeti imponan libron kun fotoj kaj tekstoj pri ĝi. Per “Youtube” oni povas gustumi parton:

Posted