Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Ĉu bildhistorioj estas literaturo?
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
- Kion vi planas por ĉi tiu printempo, - Vivi.Miĉjo?
Mi bone memoras, ke kiam mi estis ĉirkaŭ 8-jaraĝa, mi profunde enamiĝis en bildhistorietojn. Mi pasigis magiajn horojn dum legado kaj relegado de “Tarzan”, “Zorro”, “Miki-muso”, “Superviro”, “Flash Gordon”, “Roy Rogers”, “Popeye” kaj multaj aliaj. Mi bone memoras ankaŭ, ke miaj gepatroj kaj klera avo ne tute aprobis mian pasion, argumentante, ke bildhistorioj privilegias la bildojn, tiel ke la teksto mem estas nur duaranga aldono, kaj ke mi devus interesiĝi pri tekstoj, ne pri desegnaĵoj. Tia ideo ne plene konvinkis min, sed iom post iom, kiel obeema knabo, mi migris al “normalaj” tekstolibroj. Sekve, ankaŭ “pura” literaturo fariĝis por mi pasio – ĝis hodiaŭ. Sed mi neniam forlasis mian dankemon al bildhistorioj, kiuj efektive kondukis min al la universo de libroj, kaj ankoraŭ nun mi tre ŝatas ilin ambaŭ. Kaj mi firme opinias, ke komenco per bildhistorioj estas efika maniero interesigi infanojn pri legado, kiu poste povas plivastiĝi.
Tamen, mia ĉiama demando estas: ĉu oni rajtas konsideri, ke bildhistorietoj estas speco de literaturo? Ĉu ili konsistas el tekstoj ilustritaj aŭ el desegnaĵoj tekstitaj? Bildhistorioj ne estas novaĵo. Larĝasence, oni povas konsideri, ke la unuaj desegnaĵoj de prahomoj en kavernoj, faritaj antaŭ miloj da jaroj, estas la plej komenca ekzemplo, ĉar finfine ili montras scenojn de ilia vivo, ekzemple de ĉasoj. Ankaŭ la bildoj pri la scenoj el la vivo de Jesuo en mezepokaj preĝejoj efikas simile. Tamen, oni konsideras, ke la usonano Richard Outcault produktis la unuan verkon de tiu speco, en moderna formato, en 1895: “Yellow Kid” (Flava Bubo). De tiam oni aldonis tekstojn kaj fiksajn rolulojn, kaj ĉar komence la rakontetoj estis plej ofte komikaj, tial en Usono oni eknomis ilin “comics”. De tio venas la ofte uzata Esperanta neologismo “komikso”. Tamen, tiu nomo ne tre plaĉas al mi, ĉar tiu arto poste evoluis al pluraj specoj, krom la komika: aventura, scienca, didaktika, drameca, religia, socipolitika kaj eĉ adaptoj de ĉefverkoj de la universala literaturo. En Brazilo oni nomas ilin “rakontoj per bildetoj”, aŭ “gibi’ “ ; en Portugalujo, “rakontoj en kvadratetoj”; en Japanujo, “manga’ ”. En Esperanto ekzistas jam sufiĉe multe da ili en libroj kaj revuoj. Kurioze, ke jam en 1869 (do antaŭ la verko de Outcault), italo Angelo Agostini, kiu migris en Brazilon, publikigis en Ilustrita Revuo, en la tiama provinco Rio-de-Ĵanejro, bildhistorietojn pri kamparano vivanta en granda urbo: “Aventuroj de Nho Quim” (Sinjoĉjo Joakimĉjo). Nuntempe, la granda (meritoplene) furora brazila verkisto en tiu ĝenro estas Maurício de Souza, kun sia “Bandeto de Monika”. Li jam publikigas siajn rubandetojn en aliaj lingvoj, krom la portugala. Nu, restas la ĉi-supra demando: ĉu temas efektive pri literaturo? Por solvi la dubon, oni kutimas nomi bildhistoriojn “la naŭa arto”. Ne gravas la teoria demando; gravas, ke multaj infanoj, kiel okazis al mi, estas kondukataj al libroamo per ili. Mi ankoraŭ ege ĝuas “Peanuts”, “Garfield”, Asterikson. Kaj mia por ĉiam preferata aŭtoro estas la argentinano Quino, kiu donacis al ni la amindan “Mafalda”. Kiu estas via preferata, kara aŭskultanto?
