Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Ekligi kontakton
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
Ni vivas en la tempo de nekutima progreso pri malkovrado de planedoj ekster la Sunsistemo. La unuan el ili oni trovis en 1988. Ĝis aŭgusto 2007 oni ekobservis jam 249 tiajn objektojn. Por ektroviĝi hodiaŭ sur la ĉefpaĝoj de gazetoj, oni devas trovi tian, kiu situas en ekosfero de stelo, t.e. en la loko, kie regas kondiĉoj favoraj por ekzisto de akvo. Nuntempe oni dediĉas grandajn kvantojn da energio por esploroj gvidataj de biologoj, kies celo estas klarigi, de kie devenas kaj kiel ekestis la vivo sur nia Tero. La preciza respondo je tiu ĉi demando daŭre kuŝas en la sfero de hipotezoj. Ekzistas ankaŭ aliaj demandoj, pro kiuj kelkaj suferas je la sendormeco. La unua el ili tekstas: ĉu ni estas solaj en la universo? Ĉi-kaze kaj la jesa kaj la nea respondoj estus mirindaj. Io alia estus ja vivi kun la konscio, ke krom la homa raso ekzistas en la kosma spaco aliaj inteligentaj estaĵoj. La verŝajne granda distanco inter ni kaj ili estas unuflanke baro por esploroj kaj aliflanke sfero de sekureco, kaze de atako, dirus kelkaj. Interesa povus tamen esti iu kontakto kun kosmuloj, kaj ankoraŭ pli - la lingvo de tia inteligentularo.
En 1974 la usona kosma agentejo NASA decidis pri elsendo de mesaĝo direkte al la steloriĉega galaksio M13. La mesaĝo konsistis el la serio de duciferaj nombroj. Post ilia kunmeto laŭ la ŝlosilo kiun donas ĝustmaniere dismetitaj primoj (t.e. plenaj nombroj, kiuj dividiĝas nur per si kaj per unu), informcele oni ricevas simpligitajn bildojn de la homaj figuroj, du-helican molekulon de DNA kaj la Sunsistemon. Ĉio ĉi estos ebla post la aliro de la elsendaĵo post „apenaŭ” dudek unu mil jaroj, kaj certe ĝi estos tre grava evento por la adresatoj. Ni tamen revenu al la demando pri la kontaktolingvo. La unua artikolo pri la temo aperis en 1959 en la brita semajnmagazino „Nature”, en kiu oni konsideris, kiajn ecojn devus havi la komunikaĵo flanke de eksterteraj estaĵoj. Laŭ la supozoj ŝpinitaj en la artikolo, por atentigi alian inteligentan civilizacion, plej bone estus uzi radioondojn, kiuj estas relative malmultekostaj, ĉar ili povas atingi longajn distancojn ĉe sufiĉe negranda energiinvesto. Sekve kosmuloj verŝajne uzus frekvencon, kiu baziĝas sur iu universala en la kosmo nombro. Ĉar la plej ofta en la universo elemento estas hidrogeno, kiu emisias elektromagnetan radiadon je la frekvenco de 1420 megahercoj, ĝuste tiu ĉi nombro devus esti rekonebla ĉiusfere. Krom tio, en la naturo ekzistas neniuj aliaj fontoj de radiado laŭ tiom malvasta frekvenco. Tiuspeca signalo atinginte iujn ajn inteligentajn estaĵojn certe estus de ili rimarkita. Estis la 15-a de aŭgusto de la 1977-a jaro, kiam ĝuste tia signalo atingis la usonan observatorion „Granda Orelo” en la ŝtato Ohio. La homo, kiu kontrolis la komputilajn elprintaĵojn, ĉe unu aspektanta kiel la signalo el la kosmo notis la universale konatan anglan vorton: „Wow!” La signalo daŭris dum ĉ. tri minutoj, kaj la komputilo registris nur kreskon kaj malkreskon de kurentintenseco. Tiu ĉi fenomeno estis videbla sur la elprintaĵo en la formo de literoj kaj ciferoj kompreneblaj por sciencistoj. Iliaopinie la evento ne estis hazarda. Kie do ĝis nun malkaŝadis sin la fremduloj, kiuj sendis ĝin? La sciencistoj kontrolis ĉion, kio nur venis al ilia kapo, sed post jaroj estas neniu senca klarigo. Nenio komparebla, kio povus esti konforma al la registrita, nekutima resono, okazis ie ajn tiutempe kaj nenio simila okazis pli poste. En la konstelacio de „Pafisto”, de kies direkto venis la signalo, oni ankaŭ rimarkis nenion. Restis nur demandoj kaj konjektoj. Kelkaj demandas: kial nur unufoje? Bedaŭrinde ni, teranoj, same faris pri nia elsendaĵo direkte al la galaksio M13. Ĉu do ambaŭ flankoj faris similan eraron? Ni dume ne sukcesos ripari ĝin, ĉar oni ĉesigis ĉiujn ŝtatfinancatajn esplorojn pri la temo. La bonŝanca observatorio kaj ankaŭ ĝia teleskopo ne plu ekzistas. Restas nur la espero, ke okazos io nekutima, rimarkebla de ĉiam pli perfekta aparataro de armeaj fortoj, kio tamen devus esti publikigita.

