Anton Oberndorfer
Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Gestoj subtenas la lingvolernadon
Neŭrolingvistino el mia urbo Wels pruvis ke la uzo de gestoj konsiderinde plifaciligas la lernadon de novaj vortoj.
Tio konkrete signifas: Kiu ligas al ĉiu malfacile lernebla vorto de fremda lingvo certan geston, tiu lernas la novan vorton pli rapide kaj ankaŭ memortenas ĝin pli longe. Tion imprese pruvis studoj en instituto por neŭrosciencoj en Lepsiko. Testpersonoj ricevis la taskon lerni artefaritan lingvon "Vimmi". Se ili kombinis la elparolon de la koncerna vorto kun gesto, tiam ilia kapablo por la lernado de tiu lingvo konsiderinde pliboniĝis. Tiun rezulton subtenas laŭ la italdevena esploristino ankaŭ kernspinaj registraĵoj de la cerbo. Tiuj registraĵoj montras ke novaj nocioj pli multloke ankriĝas en la memora retaro kaj tial estas pli facile retroveblaj en la memoro, se la novaj nocioj ligiĝas kun gestoj. Tio validas eĉ por abstraktaj vortoj. Nun oni povas demandi kial tiu ŝajne tre simpla lernmetodo apenaŭ estas aplikata en niaj lernejoj. La esploristino klarigas tion per la historia tradicio separi korpon kaj menson. Nur en bazaj lernejoj rimarkeblas klopodoj kombini ĉiujn sensojn kaj uzi ankaŭ la korpon por la lernado. En supraj lernejoj tio apenaŭ okazas. Malgraŭ tio la metodo havus klarajn avantaĝojn ankaŭ por instruistoj. Laŭ la esploristino kiu mem disponas pri 17-jara sperto koncerne instruadon en universitatoj, la lernado de lingvo kun subteno per gestoj estas por ĉiuj partoprenantoj ne nur pli efika sed ankaŭ pli bonhumoriga. Kaj ĝi pruveble akcelas la socian lernadon kaj forprenas la timon pri parolado. Ŝi aldonas ke precipe tiuj kiuj nur tre pene lernas fremdajn lingvojn pli ol aliaj profitas el tiu metodo. En prelegoj kaj seminarioj la esploristino pledas ke instruistoj en la lingvoinstruado laboru pli kun gestoj. Tiucele gravas ke la pedagogoj pli bone sciu kiel funkcias la cerbo. Mi nur povas substreki ke tio certe ankaŭ validas por la instruado de Esperanto: Por lerni la lingvon necesas aŭdi kaj paroli ĝin. Gestoj subtenas la lernadon kaj kreas pli bonan etoson en lernogrupo. La lernantoj plivigliĝas kaj pli emas paroli. Kompreneble tio nur funkcias se la instruanto mem estas parolema.
