Anton Oberndorfer
Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Hibrida kamiono en Vieno
La koncentriĝo de rubgasoj de aŭtomobiloj en grandaj urboj kun multe da aŭtomobila trafiko ofte ne plu estas eltenebla. La partikloj de mikropolvo damaĝas la funkciadon de la pulmo kaj la rubgasoj de dizelmotoroj povas kaŭzi kanceron. Necesas do nepre redukti la kvanton da rubgasoj. La solvo troviĝas en aŭtomobiloj kun elektromotoroj. Ili ne produktas rubgasojn dum veturado kaj ili estas samtempe pli mallaŭtaj ol benzin- aŭ dizelmotoroj kaj ili ŝparas ankaŭ energion, ĉar la bremsenergio povas esti retransformata al elektro.
Kiel ni bone scias la ĉefa obstaklo estas la baterioj kiuj estas tre pezaj kaj donas energion por eble nur 150 km da veturado. Tio ja sufiĉus por la plejmulto de la forveturoj, tamen tio ne jam estas plene kontentiga solvo. El teknika vidpunkto la plej bona solvo estas hibridaj motorsistemoj. Tio signifas ke en la aŭtomobilo estas du motoroj: Unue la elektromotoro kun baterio kaj due benzin- aŭ dizelmotoro kun la funkcio transformi ĝian movenergion en elektron kiu eniras la baterion. Do la aŭtomobilo funkcias kiel elektra veturilo sed ricevas la elektron laŭbezone el la dua motoro. Tiu solvo ŝparas ankaŭ energion sed kompreneble la dua motoro kaŭzas aldonajn kostojn kaj tial hibrida aŭtomobilo estas hodiaŭ ankoraŭ sufiĉe multekosta. La ŝtato devus akceli la enkondukon de plene elektraj aŭ hibridaj aŭtomobiloj per pli altaj impostoj por tradiciaj aŭtomobiloj kaj malpli altaj impostoj por elektraj. Tamen jen kaj jen aperas ankaŭ privataj iniciatoj. En Vieno la detalvendeja ĉeno "Spar" nun ĵus enfunkiigis hibridan kamionon de la marko VOLVO kiu estas uzata por liveri nutraĵojn al la diversaj "Spar"-merkatoj en Vieno. Tio estas la unua tia kamiono en la tuta germanlingva regiono de la "Spar"-organizo. Temas pri 26-tuna kamiono, modelo " Volvo FE Hybrid". Por ekveturi kaj por malgrandaj distancoj ĝis 2 km la kamiono funkcias sen la dua motoro kaj do la kamiono estas tre silenta kaj ne elpuŝas rubgason ĉe la forveturo. Do ĝi ja produktas rubgasojn sed konsiderinde malpli. La dua motoro ja turniĝas je ĉiam konstanta rapideco kaj tio ebligas pli ekonomian funkciadon. Oni nur povas esperi ke tiu ekzemplo kiun realigis la "Spar"-organizo en Vieno trovos multajn imitantojn kaj ke tiel la vivo en granda urbo fariĝos pli eltenebla.

