Esperanta Retradio
Anton Oberndorfer

Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.

Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.

Serĉu

January 14th, 10:00am 1 comment

La lulilo de Portugalio

(download)
Guimaraes-altstadt-3

Guimarães - eŭropa kultura ĉefurbo 2012

La plej grandaj urboj de Portugalio - Lisbono kaj Porto - jam portis tiun titolon: Eŭropa kultura ĉefurbo. Ke la tria kandidato por tiu titolo devus esti malgranda urbo proksime al Porto, jam delonge estis klare. Kvankam la mezepoka urbo havas nur 50.000 enloĝantojn, en Portugalio ĝin konas ĉiu lerneja infano. Tie ĉe la piedo de la "Serra da Penha", antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj la ŝtato Portugalio naskiĝis: "Aquí nasceu Portugal". Tion oni povas legi en grandaj blankaj literoj sur la urba murego. "Ĉi tie naskiĝis Portugalio".

La tipe nordportugala urbo estas pli ol la eta fratino de la urbo Porto en distanco de 45 km. Kun ĝia propra universitato, ĝia malnova urbo sub protekto de UNESKO, kun propra urba privilegio, kun multaj vidindaĵoj kaj kun la ĉirkaŭ 70 vilaĝoj kiuj apartenas al ĝia municipo, Guimarães estas konsiderata kultura kaj turisma centro de la regiono.

El ekonomia vidpunkto la urbo estis esenca sidejo por la industrioj pri tekstiloj kaj ŝuoj - en la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni eksportis tutmonden - hodiaŭ plej multaj fabrikoj malplenas, la senlaboreco situas ĉe 15 ĝis 20 procentoj. "En la forlasitaj industriaj konstruaĵoj hejmiĝos kreivaj industrioj", diras la agadestro de la kultura ĉefurbo Carlos Martins. La 1200 litoj kiujn oni povas oferti interne de la bone konservita mezepoka urbokerno kaj ekster ĝi, ne sufiĉos por la kulturĉefurba jaro. Oni antaŭvidas ke multaj gastoj serĉos tranoktejon proksime al la maro - la marbordo troviĝas en distanco de nur 50 km - por la ceteraj oni volas krome akceli la oferton de privataj ĉambroj de enloĝantoj.

Guimarães ne nur logas turistojn per sia riĉa hstoria signifo kiel naskiĝurbo de la unua portugala reĝo Afonso Henrique, sed ankaŭ per ĝia ĉarma pejzaĝo en kiu oni kultivas la freŝan, junan "Vinho Verde", kaj kun ĝia proksimeco al la marbordo kaj ĝia bone konservita kaj amplene restaŭrita arkitekturo.

Ĉar la honorigo kiel kultura ĉefurbo jam delonge estis konata, oni povis prepari sin jam frutempe al la jaro 2012 kun buĝeto de 118 milionoj da eŭroj: Kun pluraj muzeoj kaj la antaŭ nelonge konstruita Centro Cultural Vila Flor nun la urbo Guimarães jam disponas pri moderna kultura infrastrukturo. "Ni ne komparas nin kun grandaj urboj", diras Martins. "La procedo estas pli grava ol la rezulto".

La inaŭguro de la kulturĉefurba jaro okazos la 21-an de januaro kun tiucele fondita orkestro.

Info: www.guimaraes2012.pt

Posted