Esperanta Retradio
Anton Oberndorfer

Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.

Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.

Serĉu

February 6th, 10:00am 1 comment

La radaro de la pluvo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

(download)
La_radaro_de_la_pluvo

Dum la lasta semajno la vetero, ĉi tie en Israelo, plezure surprizis nin. Post kelkaj jaroj de duonsekeco nekredebla kvanto da nuboj, gravedaj je pluvo, trovis la vojon al nia landeto troviĝanta en la ekstrema okcidenta rando de Mezoriento kaj en la sudorienta angulo de Mediteraneo.

Kompreneble tio povas okazi nur dum la vintraj monatoj. Tiam, eksciante, ke atmosfera perturbo alproksimiĝas al nia marbordo, mi entuziasme eniras la retejon de la nacia meteologia servo por avide ekzameni la mapojn de la radaro de la pluvo.

Male al la bildoj el meteologiaj satelitoj, kiuj montras ĉiujn nubojn kiel blankajn vualtavolojn, la mapoj el la radaro de la pluvo montras kiom, kiam kaj kie okazas - kaj eĉ okazos - precipitaĵoj.

La pluvgutoj, la neĝflokoj kaj la hajleroj reflektas la elektromagnetajn ondojn radiaditajn de la meteologia radaro. La prezentado de la radaraj eĥoj kiel bildoj sur mapo montras la geografian dispartiĝon de precipitaĵoj kaj ilian intenson helpe de malsimilaj koloroj.

Vidu la suprajn mapojn, kiuj montras du momentojn de atmosfera longdaŭra perturbo, kiu ekde la 1-a de februaro atingis mian loĝlokon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn.

Tiaj mapoj, ofte ĝisdatigitaj ĉiun dekon da minutoj, ebligas prognozi kiel la pluvaj areoj moviĝos dum la proksimaj du aŭ tri horoj kun precizeco de ĉirkaŭ unu kilometro.

Radar-o estas angla mallongigo por "esplorado kaj eltrovo per elektromagnetaj ondoj". Por trafi la celatajn precipitaĵojn, la dissenda komponanto de la meteologia radaro radiadas, ĝis distancoj de 200-300 km. (vidu ĉirilate la nigrajn cirklojn en la supraj bildoj), rapidajn kaj intensajn elektromagnetajn impulsojn. La ricevanta komponanto zorgas pri kolektado de eĥo, t.e. de la frakcio de energio reflektita fare de obstakloj troviĝantaj laŭ la onda vojo.

La meteologiaj radaroj radiadas mikroondojn kun ondolongo inter 3 kaj 10 cm., ĉar nur per tiaj ondolongoj oni povas vidi objektojn, kies dimensio estas centimetro aŭ frakcioj de centimetro, ĝuste kiel pluvgutojn, neĝflokojn kaj hajlerojn.

La radaro, do, ne vidas la nubojn sed nur la eventualajn internajn precipitaĵojn kaj tiujn jam falantajn el la nuba tavolo. La eĥo resendita fare de la nubaj areoj, estas des pli forta, ju pli grandaj estas la diametro kaj la koncentriĝo de pluvgutoj kaj neĝflokoj. Memkompreneble la precipitaĵoj estas pli intensaj en la areoj, kies eĥo estas pli forta.

Komputilo prilaboras la informojn el la radaro, konvertas la eĥajn valorojn en precipitaĵajn valorojn kaj prezentas ilin surekrane per variaj koloroj laŭ ilia intenso (vidu la kolorajn bendojn en la supraj bildoj).

La komputilo ankaŭ montras la pozicion de la pluvaj areoj surbaze de du geometriaj faktoroj: azimuto, t.e. la angulo inter la geografia nordo kaj la aldirekto de la radara parabola anteno kaj la horizontala distanco de la obstaklo, taksata laŭ la tempo necesa al la ondo por reveni al la anteno.

Kiam, dum tiaj ĉe ni maloftaj pluvaj perturboj, mi voreme spektadas la intersekvantajn bildojn el la radaro kaj komparas ilin kun la realtempaj eksteraj pluvoj, mi tute ne pensas pri ĝiaj teknikaĵoj sed reveme mi kvazaŭ sentas min nova Tlaloko, la azteka dio pri pluvo.

Posted