Anton Oberndorfer
Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.
Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.
Serĉu
Prestiĝa dezajno el ĉarma fantazia filmo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
La paro da japanaj dezajnistoj, Satoŝi Itaŝa kaj Takoto Osami, dezajnis unikan benkon, kiu ŝajnas ŝvebi en la aero dank' al kvar grapoloj da ruĝaj balonoj (vidu la suprajn maldekstrajn bildojn).
Por la benka remburado ili uzis la teknikon de trastebado per butonoj. Kvar ŝtaldratoj kunligas la benkon kun hokoj fortike fiksitaj al la plafono. La grapoloj da balonoj el plasto kaŝas la hokojn, dum fadenoj el aluminio kunligas la balonojn kun la benko kaj maskas la ŝtaldratojn. La fina rezulto estas surpriza kaj la iluzio perfekta. Sed la tikla afero estas, ke la dezajnistoj de tia benko deklaris dum intervjuo, ke ili ĉerpis la inspiron el mallonga franca filmo "Le ballon rouge" el la jaro 1956 (vidu la suprajn dekstrajn bildojn). Tiam mi fulme rememoris pri tiu ĉi filmo, kies spektado tiom kortuŝe emociis min kiel bazlernejanon. Temas ja pri mallonga filmo, kiu malgraŭ ĝiaj 56 jaroj meritas renoviĝintan interesiĝon. Ĝia reĝisoro estis la franco Albert Lamorisse, interalie, la inventisto de la fama strategia tabulludo "Risiko!" (t.e. risko), unu el la plej ludataj interretaj ludoj ĝis nun. Lia filmo "La ruĝa balono", 34 minutojn longa, kiu havas muzikan akompanon sed preskaŭ neniun dialogon, ricevis la "Oran Palmon", t.e. la plej altvaloran premion de la internacia kina Festivalo de "Cannes" kaj la Oskar-premion por la plej bona scenaro. Lamorisse filmis tiun filmon en la malnova Pariza kvartalo Ménilmontant, kies konstruaĵoj, stratoj kaj etaj placoj aperantaj en la filmo jam delonge ne plu ekzistas. La filo de la reĝisoro ludis la ĉefrolulon kaj lia filino interpretis junan knabinon. La filmo rakontas pri Paskal, kiu iumatene, dumvoje al la lernejo, trovis, implikitan en gasa stratlanterno, grandan ruĝan balonon, ŝveligitan per heliumo. Ekludante per sia nova ludilo, Paskal malkovras, ke la balono havas siajn proprajn menson kaj volon. La balono, kvankam ne retenita per sia ŝnureto, daŭre postsekvas la knabon ĉien ajn li iras kaj eĉ ŝvebas ekster la fenestro de lia dormoĉambro, kiam la patrino de Paskal elpelas ĝin el la loĝejo. Oni malprave povus supraĵe difini "La ruĝa balono"-n infana rakonto, des malpli rakonto por infanoj. Oni ne intencas diri, ke infanaj rakontoj estu malindaj, sed tiu ĉi filmo estas ĉefe filmo pri infaneco. Nuntempaj infanoj kaj adoleskantoj ankoraŭ ŝatas tiajn rakontojn (kaj tion mi persone konstatis ĉe miaj genepoj) kaj, kiam ili fariĝos plenkreskuloj, tre plezure remalkovros, ĝuste dank' al infanaj rakontoj, la ravon de infanecaj rememoroj. Kiel en la rakonto "La Eta Princo" ankaŭ en tiu ĉi filmo, la plenkreskuloj okupiĝadas nur pri "seriozaj aferoj"; kaj infanoj evidente ne estas inter ili. Sendube la plenkreskuloj havas malbelan rolon en la filmo. Por Paskal la sola amika medio estas Parizo, griza kaj pluva sed sinonimo de libereco. La plenkreskuloj rilatas al Paskal kun granda severeco preskaŭ senkorece: lia patrino forpelas la balonon el la loĝejo; la busa kontrolisto ne permesas al la knabo kun la balono eniri la veturilon; la lernejestro pune enŝlosas lin en ĉambreto, ĉar la balono, propravole, eniris la klason. Bone! Mi nun invitas vin spekti la filmon "Le ballon rouge", libermense sen plenkreskulaj antaŭjuĝoj kaj, kial ne?, iom revi pri infanaj travivaĵoj:
