Esperanta Retradio
Anton Oberndorfer

Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto.

Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio.

Serĉu

February 23rd, 10:00am 4 comments

Simplaj vojoj por haltigi la varmiĝon de la klimato

(download)

La tero plivarmiĝas kaj la protektado de la klimato ne progresas. Ekspertoj nun testis 400 metodojn por limigi la efikon de la tervarmigaj gasoj. La rezulto surprizas: Jam per malmultaj simplaj mezuroj la varmiĝo de la klimato estus decide haltigebla.

La esploristoj proponas jenan rektan vojon por haltigi la tervarmiĝon:
Anstataŭ koncentriĝi je karbondioksido estus preferinde kontraŭbatali aliajn gasojn. Tio povus samtempe redukti la malpuriĝon de la aero kaj tiel savi la vivojn de milionoj da homoj ĉiujare. El ĉirkaŭ 400 eblaj mezuroj kiuj taŭgus por redukti la enaerigon de gasoj kiuj damaĝas la klimaton, la esploristoj eltrovis 14 kiuj estas elstare efikaj kaj rapide realigeblaj. Se la homa komunumo koncentriĝus nur je tiuj metodoj, la plivarmiĝo de la tero povus rezulti ĝis la jaro 2050 je duona grado malpli alte kaj tiel pli ol triono malpli multe ol estis prognozite. La ŝanĝiĝo de la klimato tiel estus prokrastebla je jardekoj kaj kreskus la ŝancoj ke la tervarmiĝo ĝis la fino de la jarcento restus sub 2 gradoj.

La taktiko kondukas al celo per alternativa vojo: Karbondioksido ja estas konsiderata kiel ĉefa kaŭzanto de la klimata varmiĝo kaj tiu tervarmiga gaso restas en la aero dum jarcentoj. Metano kaj fulgo aliflanke restas nur dum kelkaj jaroj en la atmosfero. Tamen tiuj substancoj varmigas pli forte ol CO². La redukto de metano kaj fulgo do havus konsiderindan efikon.

La esploristoj identigis la plej praktikeblajn paŝojn kiuj taŭgus por haltigi la tervarmiĝon per hodiaŭ disponebla teknologio kaj por atingi tiel pli sanan aeron.

Por redukti la enaerigon de metano la plej bonaj metodoj estas:
- kapti fuĝantan tergason (metanon) ĉe minado, elgrundigo de nafto, gaso kaj gaso el rubdeponejoj
- ŝtopi truojn en gaskondukiloj
- sekigi plantejojn de rizo pli ofte
- redukti gasojn el fekaĵoj de bovinoj kaj aliaj bredobestoj.

La plej bonaj metodoj por redukti la enaerigon de fulgo estas laŭ la esploristoj:
- instali rubgasfiltrojn en aŭtomobiloj kun dizelmotoroj
- elfunkciigi veturilojn kun malnovaj motoroj
- haltigi la forbruligon de rikoltrestaĵoj sur kampoj
- modernigi fornojn por kuirado

La redukto de enaerigo de fulgo havus ankaŭ tre bonvenan kromefikon: Reduktiĝus la malpuriĝo de la aero. Precipe en la metropoloj de Azio malhelaj nuboj de fulgo el aŭtomobiloj, fornoj kaj fabrikoj kontribuas al malsaniga aero por spirado. Se oni realigus la 14 proponatajn mezurojn ĉiujare 700.000 ĝis 4,7 milionoj da homoj mortus malpli pro malsaniĝo de la spirorganoj. Ankaŭ la rezultoj de rikoltoj pliboniĝus ĉiujare je 135 milionoj da tunoj.

Precipe Barato, Ĉinio, Bangladeŝo kaj Indonezio profitus de la redukto de rubgasoj. La problemo en la realigo de la 14 proponataj mezuroj tamen estas ke ne ĉie ili estas facile realigeblaj: Ĉirkaŭ tri miliardoj da homoj preparas sian manĝon sur fornoj kiuj bruligas lignon, sterkon aŭ karbon kaj tiel enaerigas fulgon. Sed estas malfacile interesigi homojn en Afriko kaj Azio pri aliaj fornoj. Tamen nun kiam oni scias per kiuj vojoj la klimataj cirkonstancoj estus esence plibonigeblaj, ekzistas ankaŭ la ŝanco motivigi la homojn ŝanĝi sian konduton kaj tiel bremsi la varmiĝon de la tero.

Posted